Eŭropo por Skotlando

 

 

Ni estas eŭropanoj el la tuta kontinento kaj el la tuta mondo.

Ni deziras ke la skota popolo sciu ke eŭropanoj, kie ajn ili estas, bonvenigus ĝin denove en la Eŭropan Union, se tio estas ĝia demokratia volo.

Karaj ŝtatestroj kaj registarestroj de EU, Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Prezidanto kaj membroj de la Eŭropa Parlamento, Prezidanto kaj membroj de la Eŭropa Komisiono,

Ni estas eŭropanoj el la tuta kontinento kaj el la tuta mondo. Memkompreneble, ni malsamopinias pri pluraj aferoj. Sed ni samopinias pri tio: ni deziras ke la skota popolo sciu ke eŭropanoj, kie ajn ili estas, bonvenigus ĝin denove en la Eŭropan Union, se tio estas ĝia demokratia volo.

En la Britelira referendumo de 2016, absolute neniu distriko de Skotlando voĉdonis por eliri la Eŭropan Union, kaj la tuta Skotlando voĉdonis kun majoritato de 62% por resti en la EU. Tamen en 2020, Skotlando devis foriri la Eŭropan Union samkiel la aliaj partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

Kiam skotlandanoj voĉdonis por resti en la EU, ili faris tion kiel parto de la Unuiĝinta Reĝlando. Apartigi sin de la Unuiĝinta Reĝlando por iĝi membra ŝtato de EU estas malsama afero. Estas afero, kiu postulas propran referendumon, io, kion la skotaj parlamento kaj registaro formale petis. Ĝis nun, la brita registaro rifuzas permesi tion.

Ni ne restu senaktivaj dum tiu ĉi blokita situacio daŭras. Ĝi estas senprecedenca evoluo kiu postulas novigan pensadon de la EU.

Tial ni petas ke vi atentu pri tio, ke la EU bone klarigu al Skotlando la sekvendan vojon por ke ĝi iĝu EU-membro antaŭ iu ajn referendumo.

La kutima procezo estas ke la EU respondu pri membriĝo-peto nur kiam tiu peto venas de sendependa lando.

Skotlando meritas alian procezon. Dum ĝi estas laŭjure parto de la Unuiĝinta Reĝlando, la skota registaro ne povas intertrakti kun la EU. Sed la EU povas deklari, ke ĉar Skotlando dum longa tempo estis parto de EU, se ĝi iĝus jure kaj demokratie sendependa, ĝi ne bezonus kandidatiĝi kiel “nova” membriĝa kandidato.

Anstataŭe, la EU kaj ĝiaj membraj ŝtatoj povus fari unuflankan kaj malferman oferton de membriĝo: eksterordinaran proponon por kongrui kun la eksterordinaraj cirkonstancoj de Skotlando.

La EU jam desmontris ke ĝi povas agnoski la unikan cirkonstancon kreitan de Briteliro. La Eŭropa Konsilio unuflanke certigis dum ĝia pintkunveno de la 29-a aprilo 2017 ke Nord-Irlando iĝus tuj parto de EU se ĝi iam voĉdonus estontece por iĝi parto de la Respubliko de Irlando.

La EU ofertu tiom multe kiom eble da kontinueco ankaŭ al Skotlando. Tio postulas kreeman kaj praktikan pensmanieron. Neniu konas la mallongtempajn kaj la longtempajn kostojn de Briteliro por Skotlando, nek tiujn ligitajn al ebla elirado el la Unuiĝinta Reĝlando – inter kiuj la emisiado de nova valuto se tion la skotlandanoj deziras (ĉu ili fine aliĝas al Eŭro, ĉu ne). Konsiderante tion, malavaraj kondiĉoj estu ofertataj por subteni la buĝeton de Skotlando en la defiplenaj monatoj de la transiro antaŭ reiĝi parto de la EU.

Tiuj aferoj estas gravaj ĉar ili ebligos al iu ajn referendumo kiu povus esti organizita esti klara, praktika kaj demokratia elekto por Skotlando inter du unioj: la Eŭropa Unio aŭ la Unuiĝinta Reĝlando.

Eŭropanoj devas ĉiam defendi demokration kaj solidarecon. Do ni alvokas vin por ke vi esprimu nian komunan solidarecon al la civitanoj de Skotlando kaj subtenu la demokratian elekton de Skotlando pri ĝia estonteco.

***

Eŭropaj* amikoj, bonvolu subskribi nian malferman leteron aldonante vian nomon. Ni petu al estroj de EU kaj de ĝiaj membraj ŝtatoj ke ili ofertu al Skotlando allogan vojon por reiĝi parto de la EU!

*Eŭropanoj => iu ajn kiu vivas kaj laboras en eŭropa lando, ĉu ĝi estas en la EU ĉu ne, iu ajn kiu naskiĝis en eŭropa lando, aŭ kiu posedas la eŭropan civitanecon, kie ajn tiu vivas en la mondo.

Sign – Signer – Unterschreibe – Firma – Firmar – Podpisz – Subskribu – Teken – Υπέγραφή – Podepsat – Tecken – Assinar – Jel

Promoted by Anthony Barnett on behalf of Europe for Scotland, both at: c/o Beaver House, 23 – 38 Hythe Bridge Street, Oxford, United Kingdom, OX1 2EP. Read our privacy policy here.

Verified by MonsterInsights